Patario

La Patario, aŭ movado de patarinoj,[1] estis movado naskiĝinta en la sino de la mezepoka milana Katolika Eklezio. La originoj de la movado reiras al iuj klerulaj gravuloj de la milana mezepoka Katolika Eklezio, aparte proksimaj al la sentemo de la Roma Eklezio en la 11-a jarcento, kiuj kapablis kuntreni diversajn popolajn klasojn al la lukto kontraŭ la simonio, la geedziĝo de la presbiteroj kaj ĝenerale kontraŭ la riĉeco kaj morala korupto de la altaj ekleziaj ŝarĝuloj, aparte de de iuj ĉefepiskopoj de Milano.
De tiu momento la ampleksaj “malvirtaj” kutimoj estis identigitaj por ĉiam kun la hereza Nikolaismo.

Post kiam – ĉe la fino de la 11-a jarcento kaj kun la komenco de la Krucmilitoj – la skismo aŭ la tensioj inter Romo kaj Milano repaciĝis, la patario senvigoriĝis kaj perdis unuecon, kaj la restaĵoj fariĝis hereza movado ĝenerale kontraŭa la eklezia hierarkio.

La signifo kaj etimologio de la vorto “pataria” ankoraŭ obskuras:

  • Fama la etimologio proponita de Ludovico Antonio Muratori: el la milana dialekta patée, en la senso de "ĉifonuloj".
  • Arnolfo kronikisto proponas originon el la greka πάθος, pàthos, en la senco de "perturbo", kaj do la patarinoj estus "perturbantoj" de la konstituita ordo.
  • Aliaj proponis originon el la preĝo Pater noster (Patronia) ĉar ili ripetadis preskaŭ obsede tiun preĝon.
  1. Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo proponas la vorton "patarinoj" jene:
    Citaĵo
     el la itala "patarino". En la XII-a kaj XIII-a jarcentoj, la kataroj kaj la vaŭdanoj reprenis tiun terminon (kiu en la antaŭa jarcento indikis la membrojn de kristana asocio fondita ĉirkaŭ 1055 en Milano por reformi la katolikan klerikaron). Ankaŭ ili volis reformi la klerikaron. Tiam "patarino" fariĝis la ekvivalento de herezulo. Sed tiu vorto pli precize nomis la italajn katarojn, kies ĉefe centro troviĝis en Milano. En la XIII-a jarcento, albianoj venis en Italion por kuniĝi kun ili. 

    Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 55) ISBN = 92-9017-075-1


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search